Inicialoj dc

La malpeza dormo

Inicialoj dc
Tuta stelar' bildiĝas sur la retin'
Malpezas mia dormo
La bordo de mar' en cifera fotografil'
Kaj nova vivofono
Horizontale sub lunbril'
Memoras revojn mi de juna kor'

Fuĝante el vintr', el glacia rigard' maldeca
Kiu min spegulis
Je nova vivoĉapitr' sur insul' poŝtkarteca
Vivo ekveluris
Sed dormi restas sen sukces'
En kap' turniĝas pensnebul'

kiun lulas marondoj
Karesas sala vent' el la for'
Malpezas mia dorm'

Ne liberigas somer' el memoraĵoj tro komplikaj
Estinto malutila
Sed tiu peco de ter' je agrabla klimat' tropika
Igas min trankvila
Kun la vizaĝ' sunbruligita
Pli komfortas la ekzil'

Lulas ĝin pacifiko
Karesas ĝin odor' de vanil'
Sed malpeze dormas mi

Encontrou algum erro na letra? Por favor envie uma correção clicando aqui!