Mi volus esti dianto
Kaj tiel plu
Alvene tuj ĉe la ponto
fariĝus mi la dianto
se vi fariĝus la fonto
el kie mi trinkos akvon.
Fariĝus mi la dianto
fariĝus mi la dianto
se vi fariĝus la fonto
el kie mi trinkos akvon.
Fariĝus mi la dianto
Fariĝus mi puta ŝnuro,
fariĝus mi eĉ pulio
faranta dum akvoĉerpo
babili kun vi fraŭlino.
Fariĝus mi eĉ pulio.
Por ŝteli la amon mian
fariĝu vi la ŝtelisto,
ŝtelisto el ruĝ' vestita
samkiel flor' de hibisko.
Fariĝu vi la ŝtelisto.
Monatojn tri de l' somero
fariĝus mi la kolombo
kaj kie mi metus neston?
Tuj ĉe la ribera ondo.
Fariĝus mi la kolombo.
Encontrou algum erro na letra? Por favor envie uma correção clicando aqui!