La porkoj

Akvumi la florojn

La porkoj
La sistemo estas tute perversa
sed lukti kontrauw gxi
vere vanas, kara amiko

Sed cxar plej bona sterko gxi estas
Por nia gxarden´
Ni kreskigu tie florojn

Cxar malamo ne povas sin nutri per la am´
Gxi farigxas veneno mortiga en gxia sang´

Finfine la paco regos,
tutcerte sur la ter´
Tio estas ne-evitebla

Sed ni devas akvumi la florojn
cxiutage´, kara amik´,
kun espero kaj kun gxojo


Por ke gxi okazu plej baldauw
Por ke ni ne devu atendi plu
Por ke la ridetoj de l´ infanoj
Lumigu tuj la tagojn sub la sun´

Encontrou algum erro na letra? Por favor envie uma correção clicando aqui!