La dizertanto
La perdita generacioMi skribas ĉI leteron
Vi prenu en konsideron
La vortojn tiujn ĉI
Ricevis mi ordonon:
Eniri la armeon
Akcepti la ideon
Ke mole bombas ni
Sinjoro prezident',
Mi ja malvolas vere
Ne paŝu mi surtere
Por ies ajn konker'
Tro longan tempon jam
Perforto nin delogis
Tro longe jam ni mensogis
Ke ni pafas por liber'
Ni vidis multe tro
Da homoj rifuĝintaj
Familoj disĵetitaj
Eksportoj de milit'
Suferas la infanoj
Dum kelkaj sin amuzas
Kaj la militon uzas
Por nafto kaj profit'
Kiom da abu-grajboj
Forprenas la animon
Forprenas memestimon
Eĉ rajton esti si
Se sango vin allogas
Nu, verŝu vian sangon
Vi havas altan rangon
Do ĝI valorus pli
Mi morgaŭ estos for
Ferminte mian pordon
Fortranĉos mi la kordon
Kiu ligas min al vi
Mi ŝvebos super bordoj
Mi biciklos tra la mondo
Mi estos vagabondo
Al ĉiuj kantos mi:
"Vi uzu vian vivon!
Vi uzu ĝin en paco!
Ne estu vi pajaco!
Vi estu frato, hom'!"
Sinjoro prezident',
Vi ne ricevos amen
Se vi militos tamen
Estas ne laŭ mia nom'