Ĉu timigas la ombro
La perdita generacio
Ĉu vi vivumas aspektante feliĉa?
Ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt’ de la maten’?
Dum vi sentas vin inda
Nur per nomo mirinda
Amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen’
Ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt’ de la maten’?
Dum vi sentas vin inda
Nur per nomo mirinda
Amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen’
Ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj
Pri vero, pri vivo, pri vi?
Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
Nur momenton por plori kaj krii?
Tro multaj malbelas laŭ siaj okuloj
Sed ankaŭ per jugo portiĝas belec’
Jen monujo profitanta de homaro timanta
La senvorta premego de malvalorec’
Ĉu timigas la ombro…?
Ĉu timigas silento, memvida momento
Kiel starus vi antaŭ Di’?
Ĉu mi rajtas vin peti, ĉi-tiame fideti
Je la blinda aminda valoro de vi?
En la mallumo
Burĝonas la nokto
Je brilantaj folioj
La spacoj
Fumas per stelofaruno
Kiu ĝermas
Sur via korto
Kaj kiu iam
Eksplodigos vian domon
Kaj kiu iam eksplodigos vian domon
Encontrou algum erro na letra? Por favor envie uma correção clicando aqui!